La Great Barrington Deklaro

Kiel epidemiologoj pri infektaj malsanoj kaj sciencistoj en la kampo de la publika sanservo ni havas seriozajn skrupulojn pri la damaĝaj fizikaj kaj mensaj sanefikoj pro la regantaj COVID-19- aranĝoj, kaj rekomendas aliron, kiun ni nomas “fokusinta Protekto” (Focused Protection).

Venante politike de maldekstre kaj dekstre, kaj el la tuta mondo, ni dediĉis nian profesian karieron al la protektado de homoj. La nuntempa kvaranteno-politiko kaŭzas ruinigajn efikojn al mallongtempa kaj longtempa publika sano. La rezultoj (por mencii kelkajn) inkluzivas malpli altajn infan-vakcinajn kvotojn, malboniĝajn kursojn de kardiovaskulaj malsanoj, malpli da antaŭprizorgaj kancerekzamenoj kaj malboniĝo de mensa sano- kio kondukos al pliigita troa morteco en la venontaj jaroj.

La laboristaro kaj la pli junaj membroj de la socio estos trafitaj plej malbone. Teni lernantojn ekster lernejo estas gravega maljusto.

Konservi ĉi tiujn rimedojn ĝis haveblos vakcinon kaŭzos neripareblan damaĝon kun la senprivilegiaj misproporcie trafitaj. Feliĉe nia kompreno pri la viruso kreskas. Ni scias, ke la danĝero morti je COVID-19 estas pli ol miloble pli alta ĉe maljunuloj kaj malfortuloj ol junuloj. Efektive COVID-19 estas malpli danĝera por infanoj ol multaj aliaj malsanoj, inkluzive la gripo.

Dum imuneco kreskas inter la loĝantaro, la risko de infektado de ĉiuj – inkluzive de la vundeblaj – falas. Ni scias, ke ĉiuj populacioj fine atingos gregan imunecon – t.e. la punkto, kiam la kvoto de novaj infektoj estas stabila – kaj ke ĉi tio povas esti subtenata de (sed ne dependas de) vakcino. Nia celo devas do esti minimumigi mortecon kaj socian damaĝon ĝis ni atingos gregan imunecon.

La plej kompata aliro, kiu ekvilibrigas la riskojn kaj avantaĝojn atingi gregan imunecon, estas permesi al tiuj, kiuj havas minimuman riskon de morto vivi sian vivon normale, por atingi imunecon kontraŭ la viruso per natura infektado, dume pli bone protekti ĉi tiujn, kiuj havas plej altan riskon. Ni nomas ĉi tion “fokusita protekto” (Fokused Protection).

Adopti rimedojn por protekti la vundeblajn devas esti la centra celo de la respondoj de publika sanservo pri COVID-19. Ekzemple, flegejoj devus uzi personaron kun akirita imuneco kaj fari oftajn testojn de alia dungitaro kaj ĉiuj vizitantoj. Stabrotacio devas esti minimumigita. Pensiuloj loĝantaj hejme devus havi manĝaĵojn kaj aliajn havendaĵojn liveritajn al sia hejmo. Kiam eble, ili devus renkonti familianojn ekstere anstataŭ interne. Ampleksa kaj detala listo de rimedoj, inkluzive de aranĝoj por plurgeneraciaj mastrumoj, povas esti efektivigita, kaj estas bone ene de la ebloj kaj kapabloj de publikaj sanaj profesiuloj.

Tiuj, kiuj ne estas vundeblaj, tuj rajtus rekomenci la vivon kiel kutime. Simplaj higienaj rimedoj, kiel manlavado kaj restado hejme kiam malsana devas esti praktikataj de ĉiuj por redukti la gregan imunecan sojlon. Lernejoj kaj universitatoj estus malfermitaj por propra-persona instruado. Preterlernejaj agadoj, kiel sporto, devus esti rekomencitaj. Junaj malalt-riskaj plenkreskuloj devus labori normale, anstataŭ hejme. Restoracioj kaj aliaj entreprenoj devus malfermiĝi. Arto, muziko, sporto kaj aliaj kulturaj agadoj devus rekomenciĝi. Homoj, kiuj pli riskas, povas partopreni se ili volas, dum la socio entute ĝuas la protekton donitan al la vundeblaj de tiuj, kiuj akiris gregan imunecon.

La 4an de Oktobro 2020, ĉi tiu deklaro estis verkita kaj subskribita en Great Barrington, Usono, de:

Dr. Martin Kulldorff, professor of medicine at Harvard University, a biostatistician, and epidemiologist with expertise in detecting and monitoring of infectious disease outbreaks and vaccine safety evaluations.

Dr. Sunetra Gupta, professor at Oxford University, an epidemiologist with expertise in immunology, vaccine development, and mathematical modeling of infectious diseases.

Dr. Jay Bhattacharya, professor at Stanford University Medical School, a physician, epidemiologist, health economist, and public health policy expert focusing on infectious diseases and vulnerable populations.

Translation by Jens Spillner